Svisa Esperanto-Societo konservas de siaj membroj kaj geinteresuloj la sekvantajn datumojn:

Kompletan nomon, adreson, telefonnumeron, retpoŝtadreson kaj naskiĝdaton. SES utiligas tiujn informojn unike por alsendi informilojn pri Esperanto kaj la asociaj aktivecoj kaj por enkasigi la kotizojn. SES ne pludonas tiujn informojn al aliaj personoj.

Interesuloj rajtas en ĉiu momento peti forigon de sia adreso el la datumaro de SES.

Membroj povas peti forigon de sia adreso el la adresaro nur post malmembriĝo kaj pago de ĉiuj ŝuldataj kotizoj.

Ĉiu persono rajtas peti korekton de siaj personaj datumoj en la datumaro de SES. Tia peto devas esti farita per retpoŝto al ses@esperanto.ch