Go to content

Main menu:

Svisa Espero

Svisa Espero estas kvarlingva revuo pri daŭripovo kaj lingvopolitiko eldonita de Allsprachendienst Esperanto GmbH en kunlaboro Svisa Esperanto-Societo. Ĉiuj artikoloj de Svisa Espero aperas en unu el la oficialaj lingvoj de Svislando (germane, france aŭ itale) kaj en Esperanto. La revuo informas pri aktualaj temoj pri lingvo-politiko, daŭripovo (tio estas temoj kiel energio, mediprotektado, interesaj sociaj kaj sciencaj projektoj ktp.). La revuo aperas du-foje jare en papera versio de 5000 ekzempleroj disdonitaj al la membroj de Svisa Esperanto-Societoj, la interesuloj pri Esperanto en Svislando, al ĉiuj membroj de la Nacia Konsilio, Ŝtata Konsilio, Federacia Konsilio, al la kantonaj registaroj, al la kantonaj edukministroj, al diversaj universitatoj, altlernejoj, faklernejoj, al la ĉiuj gravaj gazetoredaktejoj, al ĵurnalistoj kaj gravuloj el politiko kaj ekonomio en Svislando. Krome la revuo estas disdonita en altlernejoj, metilernejoj kaj je aliaj okazoj. La papera eldono aperas dufoje jare en aprilo kaj septembro, la reta eldono unu monaton poste.

Retejo de Svisa Espero: http://esperanto.ch/svisa-espero


Redaktanto: Dietrich Michael Weidmann

Adreso:
Redakcio Svisa Espero
c/o Allsprachendienst Esperanto GmbH
Archstrasse 2
Poŝtfako 26
CH-8613 Uster 3

Telefono: +41(0)44 251 50 25
Telefakso: +41(0)44 261 04 79
Retpoŝto: svisa-espero (ĉe) esperanto.ch


Back to content | Back to main menu