Jarraporto - svisa-esperanto-societo-EO

Svisa Esperanto-Societo
Svisa Esperanto-Societo
Chapeau-Râblé 52, 2300 La Chaux-de-Fonds
T +41 (0)329 321 888 / + 41 (0)44 25 150 25
Go to content

Main menu:

Jarraporto

Aktivecoj de SES
Esperanto-Vivo 2019 en Svislando – resuma raporto de la estraro
Ne eblas ĉi-tie raporto detale, pri ĉio, kio okazis en 2019 en la Esperanto-movado en Svislando. Ni mencias ĉi-tie nur la ĉefajn aktivecojn kaj kelkajn gravajn eventojn de la lokaj grupoj kaj aktivuloj. Konsiderante, ke ni devis pro la korono-krizo ŝovi nian ĝeneralan kunvenon preskaǔ al la fino de la jaro, ni tuŝas ankaǔ la evoluon pro la korona paralizo de ĉiuj publikaj aktivecoj.

Svisaj Esperanto-Tagoj en Tiĉino
La 4an kaj 5an de majo SES renkontiĝis en la tiĉina ĉefurbo Belinzono kaj en ties kadro okazigis sian ĝeneralan kunvenon, kiun partoprenis 27 membroj.

Studsabatoj en CDELI
Tra la tuta jaro okzais monate la tradiciaj studsabatoj en CDELI en La Chaux-de-Fonds, kiuj estas grava institucio en la kultura vivo de la sivsa Esperanto-movado.

Robert-Valser-Skulpturo en Bielo
De la 14-a de aprilo ĝis la 8a de septembro 2019 dum la tuta somero dum 86 tagoj funkciis sur la stacidoma placo de Bielo la tiel nomita Rovert-Valser-Skulpturo, en kies koro troviĝis paviliono de Parzival‘, kie ĉiu-tage okazis Esperanto-kursoj. SES apogis per ĉeesto de diversaj instruistoj, kaj informmaterialo la tre sukcesan informaktivecon de Parzival‘. Plej renoma lernanto de Esperanto dum tiu projekto estis la skulptisto Tomas Hirschhorn. Ni disdonis en la skulpturo inter aliaj materialoj pli ol 2000 ekzemplerojn de diversaj eldonoj de Svisa Espero.

Lokaj aktivecoj
Lokaj aktivecoj kaj renkontiĝoj okazis en Bazelo (regulaj renkontiĝoj en kunlaboro kun la najbaraj grupoj en Weil am Rhein kaj Alsaco), Belinzono (SES-Tagoj), Berno, La Chaux-de-Fonds (lingva kafejo, studsabatoj de CDELI, plej diversaj aktivecoj en KCE [inter SES kaj KCE bedaǔrinde restas diversaj diferencoj]), Ĝenevo (lunda grupo, Kastaj festoj), Laǔzano (regulaj kunvenoj en salono Dickens, orienta kaj okcidenta studgrupo)
Will (diversaj renkontiĝoj en Flawil), Zuriko (monataj kafoklaĉoj en restoracio Mishio).

Retejo
La Svisa Kalendaro estis regule aktualigita kaj en ĝia arkivo eblas vidi detale, kio tra la jaro okazis en Svislando. En instagramo Didi Weidmann publikigis amzuan filmetan kurseton „Lernu Esperanton kun Superhundo“, kiu estas sekvata de plurmil homoj (aktuale 5600 sekvantoj). La lecionoj ankaǔ videblas en Jutubo, Pepanto kaj TikTok.

2020 – Korono-krizo
Por 2020 estis planita 4taga renkontiĝo en Zuriko de la 30a de aprilo ĝis 1a de majo. Sed komence de marto la eksplodo de la korona pandemio malebligis dum preskaǔ duona jaro ĉiujn fizikajn publikajn eventojn. UEA, ILEJ kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj reage al tio kreis diversajn virtualajn renkontiĝojn en la reto (Monda Festo, ILEI-konferenco en le Brenets).
La Svisaj Esperanto-Tagoj nun okazos en oktobro en reduktita formo.
Virtualaj konferencoj memkompreneble neniel povas anstataǔ la realajn renkontiĝojn, tamen ni havis ankaǔ tre pozitivajn spertojn, kaj nia societo en estonto devas pli aktive uzi tiun tre bonan instrumenton.
Svisa Esperanto-Societo Deklaro pri datumprotekto
Poŝtkonto por donacoj: IBAN CH95 0900 0000 1758 1908 4
+41 (0)329 321 888
+41 (0)44 25 150 25
Esperanto
Chapeau-Râblé 52
2300 La Chaux-de-Fonds
(Svislando)
ses@esperanto.ch
Back to content | Back to main menu