Go to content

Main menu:

Kalendaro de la Svisa Esperanto-Movado
Chalender dal Moviment svizzer d'esperanto
Kalender der Schweizer Esperanto-Bewegung
Calendrier du mouvement espérantiste suisse
Calendario del movimento esperantista svizzero


En la Svisa Kalendaro vi trovas la informojn pri la aktualaj Esperanto-eventoj kaj renkontiĝoj, kiuj okazas en aŭ proksime de Svislando aŭ tradicie okazas kun svisa partopreno. Se vi volas aperigi eventon en nia kalendaro, sendu ĝin al:

SES-informas - kalendara redaktejo (ses-informas[@]esperanto.ch).
(Atentu: La Svisa Kalendaro estas servo por la Esperanto-aktivuloj en Svislando fare de Svisa Esperanto-Societo. Svisa Esperanto-Societo tamen ne respondecas pri la ekzakteco kaj kompleteco por la informoj donitaj en la Svisa Kalendaro, tiuj informoj devenas de la organizantoj de la koncernaj eventoj kaj estas sub ties sola respondeco. Svisa Esperanto-Societo respondecas nur pri eventoj, kiujn ĝi mem organizas aŭ kiuj okazs sub ĝia aŭspicio. La fakto, ke evento estas publikigita en la Svisa Kalendaro, ne signifas, ke SES havas iun ajn rilaton kun la evento aŭ la organizantoj. Pri la enhavo de retpaĝoj, al kiu la ligiloj de tiu-ĉi kalendaro kondukas unike respondecas ties redaktantoj.)

(Laste aktualigita, la 20an de decembro 2020)


Decembra programo (2020)        Januara programo (2021)

Februara programo (2021)           Marta programo (2022)




 
Esperanto ĉe Radio Kanal8610
 
Ĉiun duan sabaton je la 16h00 kaj 19h00 svisa horo aǔdeblas en la loka retradio de Uster Kanal8610 nun la 20-minuta programo „Saluton Mondo“.
 
La unua parto estas Esperanto-kurso por germanlingvanoj, la dua parto konsistas el Esperanto-muziko kaj kultura programo en Esperanto.
(Jeden 2. Samstag auf Radio Kanal8610 mit einem Esperanto-Kurs für Deutschsprachige)
 
La informojn, kiel aǔskulti la elsendon vi trovas en la blogo de Didi Weidmann sub
 
 
 
Venontaj elsendoj:
 
Sabaton, la 2an de januaro 2021, 16h00 kaj 19h00
 
Sabaton, la 16an de januaro 2021, 16h00 kaj 19h00
Sabaton, la 30an de januaro 2021, 16h00 kaj 19h00
Sabaton, la 13an de februaro 2021, 16h00 kaj 19h00
Sabaton, la 27an de februaro 2021, 16h00 kaj 19h00
Sabaton, la 13an de marto 2021, 16h00 kaj 19h00
Sabaton, la 27an de marto 2021, 16h00 kaj 19h00







Back to content | Back to main menu