Tagordo de la ĝenerala kunveno 2020 Sabaton, 17an de oktobro 2020, 10h00
Centro Karolo la Granda, Zuriko
1.Bonvenigo, kontrolo de ĉeestantoj kaj anonco pri senkulpiĝoj.
2.Aprobo de la tagordo.
3.Elekto de protokolanto
4.Elekto de voĉnombrantoj
5.Evoluo de la membraro.
6.Aprobo de la protokolo de la ĝenerala kunveno 2019
7.Vivo de la societo : aprobo de la estrarraporto
8.Financoj. Prezento jarkalkulo 2019 kaj aprobo
9.Elekto de la estraro
10.Elekto de kaskontrolantoj
11.Elekto de honoraj membroj de SES.
12.Proponoj de membroj
13.Projektoj por 2020/2021
14.Fikso de la loko por la ĝenerala kunveno 2021
15.Nia retejo, nia voĉo.
16.Buĝeto 2021 Prezento kaj aprobo.
17.Diversaĵoj
Membroj rajtas submeti proponojn por diskuto kaj decido dum la ĝenerala kunveno, se tiuj havas la subtenon de almenaǔ tri membroj. Tiaj proponoj devus atingi la estraron ĝis plej malfrue la 1an de oktobro (retpoŝte al ses@esperanto.ch). Ni publikigos la definitivan tagordon la 3an de oktobro en nia retejo (svisa-esperanto-societo.ch).
Oktobro 2020
Ĝenerala Kunveno de SES (Svisa
Esperanta Societo)
17an de oktobro 2020 en Centro Karolo la Granda en Zuriko – Protokolo –
1.
Bonvenigo, kontrolo de ĉeestantoj kaj
senkulpiĝoj
Dato: 17.10.2020
Loko: Zuriko, Zentrum
Karl der Grosse –Centro Karola la Granda
Komenco: 10h08
Senkulpiĝis: André Sandoz,
Carlo Baumgartner, Dorotea Baumgartner, Claude Gacond, Nancy Fontannaz, István
Mórocz, Paul Schärer, Sonja Brun, Hans Jucker.
Ĉeestas (fizike): Dietrich
Michael Weidmann (Didi), Nelida Weidmann, Linda Miĥaela Weidmann, Raphael Das
Gupta, Nicole Margot, Luc Allemand, Parzival’ (Serge Reverdin), Sonia
Daubercies, Dieter Rooke, Ruth van Pujenbrok, Verena Chaves, Oxana
Grazhdanova-Rodriguez, Claude Alain Schilt, Marilo Osei-Häfliger
Ĉeestas (rete): Mireille
Grosjean
Prezidas: Dietrich
Weidmann
voĉnombras: Parzival
Protokolas: Luko
Ornamas sian vizaĝon per kalconeto (aŭ io simila) tendita inter la
oreloj: multaj
2.
Aprobo de la tagordo
Oni konstatis, ke la kunveno estis bonorde kunvokita kaj la tagordo
publikigita en la invito estas unuanime aprobita.
3.
Elekto de la protokolanto
Protokolas: Luc Allemand
4.
Voĉnombrantoj
Estis elektita Parzival‘ (Serge Reverdin) kiel voĉnombranto
5.
Evoluo de la memraro
Neniu forpaso ĉi-jare, ni ĝoje ŝparas tempon kaj larmojn tiel evitante
silentan minuton.
Neniu aliĝo nek malaliĝo.
6.
Aprobo de protokolo de la ĝenerala kunveno de
la 5a de majo 2019 en Belinzono
La lastjara protokolo estis unuanmie aprobita
7.
Vivo de la societo
Dietrich Michael Weidmann raportas en la nomo de la estraro:
En 2020 ni malmulton faris pro «vi scias kio». Okazis filmokonkurso
lanĉita de Nelida Weidmann, bedaŭrinde kelkaj aliĝintoj (ne-esperantistoj!)
rezignis pro rimedmanko en la kriza situacio. Tamen 6 filmoj estas realigitaj
de diversaj homoj aŭ grupoj, tri el ili estas jam per reta ĵurio premiitaj, kaj
ĉi-vespere ni spektos ilin kaj donos la publikan premion.
La krizo donis la okazon krei novtipajn eventojn, kiel Monda
Festivalo. Ankaŭ disvolviĝas teknologio ebliganta ekzeble duoblan
ĉeestotipon: fizika kaj retan, kiel ĝuste nun kun Mirejo hejme ĉe sia
komputilo.
En 2019 okazis regule la kunvenoj en Bazelo, Bielo, Ĝenevo, Laǔzano, Wil-SG,
Zuriko, la Studsabatoj de CDELI en La Chaux-de-Fonds kaj la ĝenerala kunveno
kaj Svisaj Esperanto-Tagoj en Belinzono (Tiĉino).
8.
Financoj
Oksana: Aperas ĉi-jare maprofito de 1400.- , sed se ĉiuj membroj estus
pagintaj sian kotizon, ni havus profiton.
Benno Frauchiger kaj André Sandoz, lastjare nomumitaj kiel
kaskontrolantoj, subskribis leteron rekomendante aprobi la jarkalkulon, ni
legas ĝin.
→ Jarkalkulo unuanime aprobita de la asembleo.
9.
Elekto de la estraro
Estis planite ŝanĝi la estraron de SES, sed pro malfrua Ĝenerala kunsido
ŝanĝo estas prokrastita al venonta Ĝenrala kunsido. Prokrasto unuanime
akceptita kaj longigo de la ofico de la ĝis-nuna estraro ĝis la venonta
ĝenerala kunveno en 2021 estas konfirmita.
La aktuala estraro do restas ĝis la venonta ĝenerala kunveno en majo
2021:
Kunprezidanto: Dietrich Michael Weidmann
Kunprezidantoino: Mireille Grosjean
Sekretario: Luc Allemand
Kasisto: Oxana Grazhdanova-Rodriguez
Sonia Daubercies
(Subkribas por la societo la kunprezidantoj kun unuopa subskribo, la
ceteraj estraranoj duope.)
10. Elekto de
kaskontrolantoj
André Sandoz demisias de sia kaskontrolanto-funkcio. Li estas
anstataŭata de Rafael por la venonta jaro. Beno F. daŭrigos tiun oficon kun li.
11. Elekto de
honoraj membroj
Ne venis proponoj por ĉi-jare. Por venontjare, Mirejo proponas honorigi Nancy
Fontannaz pro ŝia elstara aktivado en CDELI kiel organizanto de
Studsabatoj, kaj pro ŝia granda helpo kiel teksto-kontrolanto okaze de la
eldono de la libro pri Hector Hodler.
12. Proponoj
de membroj
Ne estis submetitaj proponoj de membroj.
13. Projektoj
por 2020, 2021
Gazeto Svisa Espero: pro manko de financa subteno Didi devas
rezigni pri ĝia eldonado, almenaŭ laŭ la nunaj kondiĉoj. Tamen Ĉiuj apogas, ke
iu-maniere ĝi daŭre aperu, eĉ nur po unu numero jare. Pro tio la ĝenerala
kunveno akceptas modifi la buĝeton por la eldonado de unu numero jare al CHF 3000.-
(aldone de CHF 1200.- por dissendo al politikistoj el la varba buĝeto). Mirejo
subtenas kaj pretas helpi al la eldono de la gazeto en 2021. La propono estis
aprobita.
Informiloj en formo de subteleraĵoj. Parzival‘ lanĉas la ideon, li pretas
kunlabori por tio, same kiel Didi, Mirejo, kaj eble Luko. Povos aliĝi aliaj al
laborgrupo. Buĝeto de 500 .- estas atribuita.
Filmokonkurso: Nelida intensas relanĉi la konkurson
venontjare. La asembleo aprobas, ke ĝi okazu regule kaj buĝeto de 1500.- estas
aprobita. Tiu mono ĉefe bezonatas por la premioj.
Hector Hodler: Libro estos eldonata venontmonate.
(Sendepende de SES, subtenita fare de SES per 1000.-). Mirejo proponas, ke
okazu tiu-rilate ekspozicioj en diversaj bibliotekoj de la lando.
Mirejo sugestas, ke en 2023 la «Esperanto movado en Svislando» de nove
kandidatiĝu kiel Kultura Heredaĵo.
2023 estos cetere bona jaro por vojaĝi al Japanio kaj viziti Oomoton.
Kiel esperantistoj ni havos kontaktojn tie. Indas plani vojaĝojn. (Mirejo)
14. Loko por
la Ĝenerala Asembleo 2021
Fiksita en Les Brenets, organizos Mirejo, estos ligita al la evento Les
Schubersiades kun la helpo de Elisabette De Mestral.
15. Nia
retejo/nia voĉo
Dietrich Weidmann anoncis, ke li planas renovigi la retejon precipe la
italan kaj romanĉan version ĝis fino de la jaro.
16. Prezento
kaj aprobo de la buĝeto 2021
La buĝeto laŭ tiu de 2019 estas modifiita en §3020: 1500.- estas
atribuita anstataŭ 1000.-
La fonduso § 2010 ricevas novan nomon: «konkursoj proponataj al
ekstermovada publiko».
Se la 1500.- atribuitaj al la filmokonkurso ne estos uzataj la cetera sumo iros
al tiu fonduso. Reciproke, se pli da mono ol 1500.- estos bezonata por la
konkurso, la estraro povos disponigi monon el tiu fonduso. La buĝeto estas
akceptita kun la proponitaj modifoj.
17. Divesaĵoj
Parzival‘ mencias EO-kurson kaj politikistojn, proponas ke SES simbole
subtenu EO-favoran ideon de Alain Berset… Didi vidos kun Parzival, kion
konkrete eblas fari.
Fino de la kunsido je la 12h00. Ni manĝas en la salono kaj la EO-semajnfino
agrable disvolviĝas kun spektaklo de Linda Weidmann, spektado de filmetoj
(filmokonkurso), kaj urbo vizitado la sekvan matenon.