SES subtenas partoprenon en Instruista Trejnado en Poznano
Grava komuniko de Svisa Esperanto-Societo (SES)
Se iu persono loĝanta en Svislando intencas lertiĝi pri instruado de Esperanto en Poznan, Pollando, SES pretas kontribui por du personoj pagante al ambaŭ la kurskotizon, kiu estas 300 CHF. La kurso postulas semajnon en Poznan en septembro 2023 kaj laboron per la Reto tra la jaro ĝis julio 2024. Do jaro da laboro kun taskoj, ekzercoj, legado, verkado, kaj retaj kunvenoj kun altnivelaj pedagogoj. Interesataj personoj anoncu sin al la Estraro uzante la retadreson ses ĉe esperanto.ch. Ni tre esperas, ke ni baldaŭ povos havi pli da lertigitaj geinstruistoj en nia lando ! Detaloj troviĝas en la ĉefpaĝo de www.edukado.net.
Elkore salutas Mireille Grosjean, prezidanto de SES. 2023-04-12